Размер шрифта:     
Гарнитура:GeorgiaVerdanaArial
Цвет фона:      
Режим чтения: F11  |  Добавить закладку: Ctrl+D
Следующая страница: Ctrl+→  |  Предыдущая страница: Ctrl+←
Показать все книги автора/авторов: Irving Washington
 

«La Legendo de Dorm-Valeto», Washington Irving

Malkovrita inter la Dokumentoj de Forpasinta Didriko Knikerbokero.

En la sino de unu el tiuj ampleksaj krekoj dentantaj la orientan bordon de Hudsono-Rivero, Д‰e tiu larДќa pligrandiДќo de la akvovojo nomita fare de la antikvaj Nederlandaj navigistoj Tapan-Lago, kaj kie tiuj lastaj Д‰iam antaЕ­zorge malaltigis siajn velojn, petante la protekton de Sankta-Nikolao dum la transnavigado, kuЕќas eta merkatvilaДќo nomiДќanta Д‰e kelkaj Verda-VilaДќo sed kiu pli kutime kaj pli taЕ­ge nomiДќas Lanto-VilaДќo.

Tiun nomon, laЕ­onidire, elpensis antaЕ­tempe la estimataj dommastrinoj de la apudsituanta regiono pro enradikiДќinta inklino de siaj edzoj lanti Д‰e la vilaДќa trinkejo en merkatotagoj. Kia ajn estu tio, mi ne garantias la fakton.

Mi aludas Дќin nur dezirante esti preciza kaj aЕ­tenta.

Ne malproksime disde tiu vilaĝo — povas esti du mejlojn for — situas valeto, aŭ pli bone dirite, tersino, ĉirkaŭate de altaj montetoj, kiu estas unu el la plej trankvilaj lokoj de la tuta mondo. Malgranda rojo trafluetas ĝin, murmurante nur sufiĉakvante por lulripozigi preterpasanton. Malofta koturnfajfo aŭ pegklako estas preskaŭ la sola sono kiu iam interrompas la konstantan trankvilon.

Mi tion memoras, ke kiam mi estis junulo, mia unua provo pri sciurĉasado okazis en bosko de altaj juglandarboj kiu ombras unu flankon de la valo. Mi vageniris ĝin je tagmezo kiam la tuta naturo precipe silentis kaj min ektimigis la bruego de mia propra pafilo kiam ĝi rompis la ĉirkaŭantan sabatan trankvilon kaj ĝin daŭrigis kaj resonigis ties koleraj eĥadoj. Se iam mi dezirus ripozejon kie povi retiriĝi, forlasinte la mondon kaj ties distraĵojn, kaj pasigi revante la etan restaĵon de maltrankvila vivo, mi konas nenian ejon pli taŭgan ol tiu valeto.

Pro la senmova trankvilo de la loko kaj la kurioza karaktero de ties loĝantoj, kiuj estas posteuloj de la originaj Nederlandaj koloniintoj, tiu protektata valeto de longa tempo nomiĝas DORM-VALETO kaj ties rustikajn loĝantojn oni kromnomas DORM-VALETANOJ tra la tuta najbara regiono. Dormiga aŭ reviga influo ŝajnas superpendi la valeton kaj penetri la etoson mem. Iuj diras ke sorĉis la lokon grava Germana kuracisto dum la fruaj tagoj de la kolonio. Aliaj diras ke maljuna Indiana tribestro, ŝamano aŭ magiisto de sia gento, okazigis indiĝenajn ritojn tie antaŭ ol malkovris la landon Mastro Hendriko Hudsono.

Certe estas ke la loko daŭre agas subrege de iu magia potenco kiu trudas sorĉon al la mensoj de la tieaj bonhomoj, promenigante ilin en seninterrompa sonĝado. Ili estas adeptoj pri ĉiuj specoj de mirigaj kredoj, emas sperti trancojn kaj viziojn, ofte vidas strangajn eventojn, aŭdas muzikon kaj voĉojn en la aero. La tuta regiono abundegas je lokaj rakontoj, hantitaj pejzaĝoj kaj krepuskaj superstiĉoj. Steloj falas kaj meteoroj brilegas pli ofte super tiu valeto ol en aliaj partoj de la lando, kaj Inkubo, kun tuta armeo da Inkubidoj, ĝin utiligas kiel plej ŝatatan ludejon.

La rega fantomo kiu hantas tiun sorĉitan regionon tamen kaj ŝajnas estri ĉiujn aerajn potenculojn, estas senkapa rajdanto.

Kelkaj regionanoj raportas ke Дќi estas la fantomo de Hesa soldato kies kapon forportis kanonkuglo okaze de sennoma batalo de Sendependeco-Milito kaj kiun kamparanoj ekvidas de tempo al tempo antaЕ­enhastantan en la nokta malhelo kvazaЕ­ sur ventoflugiloj. La hantejoj de la fantomo situas ne nur en la valeto sed foje ampleksas apudirantajn vojojn kaj precipe la areon Д‰irkaЕ­antan ne malproksiman preДќejon.

Efektive, kelkaj el la plej aŭtentaj historiistoj de la koncerna regiono, zorgeme kuniginte kaj kontrolkomparinte la malkonstantajn informerojn pri tiu aperantaĵo, asertas la jenon: la korpo de la soldato kuŝas enterigite en la preĝeja tombejo; la fantomo forrajdas ĉiunokte al la batalkampo serĉante sian kapon; pri la sagritma rapideco je kiu ĝi foje laŭiras la valeton, kvazaŭ noktomeza fulmaĵo, respondecas la malfrua horo kaj la bezono reveni al la preĝeja tombejo antaŭ nova tagiĝo.

Tia estas la ĝenerala enhavo de tiu legenda superstiĉo provizinta homojn de tiu ombroregiono per tiom da fantaziaj rakontoj. Kaj la fantomo nomiĝas antaŭ ĉiuj tieaj kamparaj kamenoj: la Senkapa Rajdanto de Dorm-Valeto.

Mirinde estas ke la viziemo kiun mi menciis ekzistas ne nur Д‰e la denaskaj loДќantoj de la valeto. Senkonscie Дќin ensorbas ankaЕ­ Д‰iu novalveninta valano loДќinta tie dum iom da tempo.

Kiom ajn viglamensaj ili estis antaŭ ol eniri tiun dormlandon, ili ne rezistas enspiri baldaŭete la sorĉan influon de la aero kaj komencas fantazii: sperti sonĝojn, vidi aperaĵojn.

Mi mencias tiun trankvilejon kun la plej alta laŭdo ĉar estas jenloke, en tiaj malgrandaj izolitaj Nederlandaj valoj dise ensinigitaj en la granda Nov-Jork-Ŝtato ke ade senŝanĝiĝas loĝantaro, moroj kaj kutimoj, dum preterkuregas ilin senatente la torentego da migrado kaj pliboniĝo estiganta tiel senĉesajn, ŝanĝojn en aliaj regionoj de tiu senripoza lando. Ili samas kiel tiuj etaj trankvilaj akvopoŝaĵoj apudlimigantaj rapidan rivereton en kiuj ni povas rimarki pajleron aŭ aerglobeton flosadi trankvile ĉeankre aŭ rotacii hezite en sia eta havenaĵo nepre malatentan pri la hastego de la pasanta fluo.

Kvankam nun forpasis multaj jaroj ekde kiam mi subpromenadis la pigrajn ombrojn de Dorm-Valeto, mi preskaЕ­ certas povi renkonti la samajn arbojn kaj la samajn familiojn vivantajn ankoraЕ­ hodiaЕ­ en vegeta lantado en ties protektata sino.

En tiu kromloko de la naturo loДќis en malnova periodo de la Usona historio, tio estas, antaЕ­ Д‰irkaЕ­ tridek jaroj, estimata estulo nomiДќanta Ikabodo Gruo kiu gastis, aЕ­, laЕ­ sia vorto, В«lantisВ» en Dorm-Valeto cele al instrui la infanojn de la komunumo. Li naskiДќis en Konektikuto, Еќtato provizanta Usonon per pioniroj ne nur por la arbaro sed ankaЕ­ por la mensaro kaj dissendanta Д‰iujare armeojn da sovaДќejlimaj arbaristoj kaj kamparaj lernejestroj.


Еще несколько книг в жанре «Классическая проза»

Оренбургский платок, Анатолий Санжаровский Читать →

Интим, Жан-Поль Сартр Читать →

Добрая душа, Михаил Салтыков-Щедрин Читать →