Размер шрифта:     
Гарнитура:GeorgiaVerdanaArial
Цвет фона:      
Режим чтения: F11  |  Добавить закладку: Ctrl+D
Следующая страница: Ctrl+→  |  Предыдущая страница: Ctrl+←
Показать все книги автора/авторов: Baum Frank Lyman
 

«La Smeralda Urbo de Oz», Frank Baum

Noto de la AЕ­toro

Eble mi devus agnoski sur la titolpaĝo ke ĉi tiu libro estas verkita “De L. Frank Baum kaj liaj korespondantoj, ”ĉar mi utiligis multajn sugestojn esprimitajn al mi en leteroj de infanoj. Foje mi vere imagis min “aŭtoro de ferakontoj, ”sed nun mi estas nur redaktoro aŭ persona sekretario por aro da junuletoj kiuj petas ke mi teksu iliajn ideojn en la fadenojn de miaj rakontoj.

Tiuj ideoj ofte estas lertaj. Ili ankaЕ­ estas logikaj kaj interesaj. Do mi utiligis ilin kiam ajn mi povis trovi oportunon, kaj estas juste ke mi agnosku mian Еќuldon al miaj amiketoj.

Nu, kian imagpovon havas tiuj infanoj! Kelkfoje min vere mirigas iliaj aЕ­daco kaj genieco. Nepre ne estos manko de aЕ­toroj de ferakontoj dum la estonteco. Miaj legantoj ordonis al mi kion fari pri Doroteo, kaj Onklino Em kaj Onklo Henriko, kaj mi obeis. Ili ankaЕ­ donis al mi multajn temojn kiujn mi priskribu estonte: su п¬ЃД‰e, efektive, por okupi min dumlonge. Mi multe п¬Ѓeras pri tiu alianco. La infanoj amas Д‰i tiujn rakontojn Д‰ar la infanoj helpis ilin krei. Miaj legantoj scias kion ili volas kaj komprenas ke mi penas kontentigi ilin. La rezulto estas tre kontentiga al la eldonistoj, al mi, kaj (mi estas tute certa)al la infanoj. Mi esperas, karuloj, ke pasos longa tempo antaЕ­ ol ni devos nuligi nian partnerecon.

L. Frank Baum, Coronado, 1910

Д€apitro 1

Kiel la Regho de la Knomoj Kolerighis

La Reĝo de la Knomoj estis kolerema, kaj tiuokaze li estis tre malagrabla. Ĉiu fortenis sin de li, eĉ lia Ĉefservisto Kaliko.

Tial la ReДќo freneze furiozadis tute sola, marЕќante tien kaj reen en sia juvelkovrita kaverno kaj fariДќante Д‰iam pli kolera. Subite li ekmemoris ke tute ne distras esti kolera se oni ne havas timigaton mizerigeblan, do li kuris al sia granda gongo kaj sonigis Дќin kiel eble plej laЕ­te. Envenis la Д€e п¬Ѓntendanto, penante ne montri al la ReДќo de la Knomoj kiom li timas.

“Sendu la Ĉefkonsiliston ĉi tien! ”kriis la kolera monarko. Kaliko elkuris tiel rapide kiel liaj maldikaj kruroj povis porti lian dikan rondan korpon, kaj baldaŭ la Ĉefkonsilisto eniris la kavernon. La Reĝo sulkis sian frunton kaj diris al li:

“Min multe embarasas la perdiĝo de mia Magia Zono. Preskaŭ konstante mi volas fari ion magian, kaj trovas ke mi ne povas ĉar forestas la Zono. Tio kolerigas min, kaj kiam mi estas kolera mi ne povas esti feliĉa. Nu, kion vi konsilas? ”

“Kelkaj personoj, ”diris la Ĉefkonsilisto, “ĝuas esti koleraj. ” “Sed ne senpaŭze, ”deklaris la Reĝo. “Esti kolera de tempo al tempo estas vere tre ĝuige, ĉar tio mizerigas aliajn personojn. Sed esti kolera matene, tagmeze, kaj nokte, kiel mi, fariĝas monotone kaj neebligas ke mi ian alian plezuron havu en la vivo. Nu, kion vi konsilas? ”

“Nu, se vi koleras ĉar vi volas fari magiaĵojn kaj ne povas, kaj se vi volas tute ne fariĝi kolera, mi konsilas ke vi ne volu fari magiaĵojn. ”

Aŭdinte tion la Reĝo kun furioza mieno gapegis sian Konsiliston kaj tiris sian propran longan blankan barbon ĝis li tiel forte tiris ĝin ke li kriis pro doloro. “Vi estas stultulo! ”li kriis.

“Mi dividas tiun honoron kun via Moŝto, ”diris la Ĉefkonsilisto.

La Reĝo muĝis pro kolerego kaj stam fis per sia piedo. “Ho, vi, miaj gardistoj! ”li kriis. “Ho”en la reĝa vortaro signifas “Venu. ”Do, kiam la gardistoj hois, la Reĝo diris al ili:

“Prenu ĉi tiun Ĉefkonsiliston kaj forĵetu lin. ”

Do la gardistoj prenis la Д€efkonsiliston, kaj ligis lin per Д‰enoj por ke li ne baraktu, kaj forДµetis lin. Kaj la ReДќo paЕќadis tien kaj reen en sia kaverno, pli kolere ol antaЕ­e. Fine li kuris al sia granda gongo kaj sonegigis Дќin kvazaЕ­ fajralarmilon. Kaliko reaperis, tremante kaj blanka pro timo.

“Alportu mian pipon! ”kriegis la Reĝo.

“Vi jam havas vian pipon, Moŝto, ”respondis Kaliko.

“Do alportu mian tabakon! ”muĝis la Reĝo.

“La tabako estas en via pipo, Moŝto, ”respondis la Intendanto.

“Do alportu ardantan karberon de la fornego! ”ordonis la Reĝo.

“La tabako jam ardas, kaj via Moŝto jam fumas vian pipon, ”respondis la Intendanto.

“Nu, efektive tiel! ”diris la Reĝo, kiu jam estis forgesinta tiun fakton; “sed estas tre malĝentile memorigi min pri tio. ”

“Mi estas malnobla, mizera fiulo, ”deklaris la Ĉe fintendanto, humile.

La ReДќo de la Knomoj povis elpensi nenion plian dirindan, do li fumadis sian pipon kaj marЕќadis tien kaj reen en la Д‰ambro. Fine li memoris kiom kolera li estas, kaj kriis:

“Kiel vi aŭdacas, Kaliko, esti tiel kontenta kiam via monarko estas malfeliĉa? ”

“Kio malfeliĉigas vin? ”demandis la Intendanto.


Еще несколько книг в жанре «Сказка»

Страна Мудрецов, Алексей Кирносов Читать →