Размер шрифта:     
Гарнитура:GeorgiaVerdanaArial
Цвет фона:      
Режим чтения: F11  |  Добавить закладку: Ctrl+D
Следующая страница: Ctrl+→  |  Предыдущая страница: Ctrl+←
Показать все книги автора/авторов: Doyle Arthur Conan
 

«La kvin oranДќsemoj», Arthur Doyle

[ORIGINALA TITOLO: THE FIVE ORANGE PIPS]

desegnaДµoj de Sidney Pagetel la angla tradukis Darold Booton

 

Kiam mi ekrigardas miajn notojn kaj registrojn pri la kazoj de Ŝerloko Holmso inter la jaroj 1882 kaj 1890, mi devas alfronti tiom multe da kazoj strangaj kaj interesaj ke ne facilas scii kiujn enmeti kaj kiujn ekskludi. La publiko sciis pri kelkaj per la gazetaro. Aliaj ne prezentas ekzemplerojn de tiuj kuriozaj kvalitoj poseditaj tiom altgrade de mia amiko, kaj kiujn mi penis ilustri per ĉi tiuj registroj. Kelkaj jam perpleksas lian analitikan sperton kaj kiel rakontoj ili havus neniujn finojn. Aliaj nur parte klariĝis kaj la klarigo dependis de konjekto kaj supozo anstataŭ la absolute logika pruvo, kiu tiom plaĉas al li. Estis tamen unu el ĉi lastaj kiu estas tiom rimarkinda pro siaj detaloj kaj rezultoj, ke mi devas rakonti ĝin spite al la fakto ke estas punktoj kiujn oni ne povos tute klarigi.

La jaro 1887 provizis longan serion da kazoj pli-malpli interesaj, pri kiuj mi ankoraŭ havas registrojn. Inter la kazoj dum ĉi tiu jaro estas rakontoj pri la aventuro de la Paradola ĉambro, pri la Amatora Almoza Societo, kiu havis luksan klubejon en la subtera kelo de meblo-staplo, pri la faktoj rilate al la perdo de la Brita barko Sofia Andersono, pri la kurioza aventuro de la Grico-Patersonoj de la insulo Ufo, kaj fine pri la Kambervela veneninto. En la ĉi-lasta, oni memoru ke Ŝerloko Holmso povis pruvi per la streĉado de la horloĝo de la mortinto, ke oni streĉis ĝin du horojn antaŭe, do la mortinto devis enlitiĝi ene de tiu tempo – tiu dedukto gravegis por klarigi tiun kazon. Tiun estonte mi preskribu, sed neniu el ili estas tiel kurioza kiel tiu kiun mi nun priskribas.

Estis dum la lastaj tagoj de septembro, kaj la ekvinoksaj ventegoj estis escepte fortegaj. Dum la tuta tago la ventego hojlis kaj pluvegis kontraŭ la fenestroj, tiel ke eĉ ĉi tie en la koro de la granda homfarita Londono, ni interrompis nian rutinon kaj atentigis nin pri la grandaj elementaj fortoj kiuj kriegis super la homa civilizacio, kiel sovaĝa enkaĝigita besto. Kiam vesperiĝis, la ŝtormo ĉiam pli laŭtis, kaj la vento hojlis kaj plendis kiel infano en la kamentubo. Ŝerloko Holmso malgaje sidis apud la kameno kaj krucoreferencis la registrojn pri krimoj, dum mi legis unu el la mar-romanoj de Klarko Ruselo[1] ĝis kiam la hojlo de la ventego de ekstere ŝajnis kunfrandi kun la teksto, kaj la plaŭdo de la pluvo plu etendis la plaŭdon de la marondoj. Mia edzino vizitis sian patrinon, kaj dumtempe mi denove loĝis en miaj malnovaj ĉambroj en Bakerstrato.

“Nu,” mi diris, rigardante mian kunulon, “jen certe estas la sonorilo. Kiu vizitas ĉi-vesperon? Ĉu eble amiko via?”

“Krom vi mi havas neniun,” li respondis, “mi ne kuraĝigas vizitantojn”

“Ĉu kliento?”

“Se jes, estas pro grava kazo. Neniu alia venigas homon je tiaj tago kaj horo. Sed eble estas iu kamarado de la luigantino.”

La konjekto de Ењerloko Holmso malpraviДќis tamen, Д‰ar oni paЕќis tra la koridoro kaj frapis sur la pordo. Li etendis sian longan brakon por forturni la lampon de li al la vaka seДќo, sur kiu devis sidi la vizitanto.

“Envenu!” li diris.

Eniris juna viro, proksimume dudek du jaraДќa, bone kaj nete vestita. Li aspektis bone edukita kaj delikata. La malsekaj ombrelo kaj pluvmantelo sciigis nin pri la furioza vetero. Li anksie Д‰irkaЕ­rigardis sub la brilega lampo, kaj mi povis vidi ke lia vizaДќo estis pala kaj la okuloj pezaj, kiel tiuj de homo premita per granda anksieco.

“Mi devas peti vian pardonon,” li diris, surmetante oran nazumon. “Mi esperas ke mi ne entrudiĝas. Mi bedaŭras ke mi kunportis iomete de la ŝtormo kaj pluvo en vian komfortan ĉambron.”

“Donu al mi la mantelon kaj ombrelon,” diris Holmso, “Mi metos ilin sur hoko kaj ili baldaŭ malsekiĝos. Vi alvenis de la sud-okcidento, ĉu ne?”

“Jes, de Horshamo.”[2]

“Tiu miksaĵo de argilo kaj kreto, kiun mi rimarkis sur viaj ŝuoj estas tre distinga.”

“Mi venas por konsilo.”

“Tion oni facile scias.”

“Kaj por helpo.”

“Tio ne ĉiam estas facile.”

“Mi scias pri vi, s-ro Holmso. Mi scias de majoro Prendergasto kiel vi malembarasigis lin de la skandalo ĉe Klubo Tankervilo.”

“Ha, kompreneble. Oni malĝuste akuzis lin pri fripono ĉe kartludado.”

“Li diris ke vi povas solvi iun ajn.”

“Li troigas.”

“Ke oni ne venkas vin.”

“Mi venkiĝis kvarfoje – trifoje de viroj kaj unufoje de virino.”[3]

“Sed kion signifas tio kamparita al viaj sukcesoj?”

“Vere mi kutime sukcesas.”

“Do eble en mia kazo vi sukcesu.”

“Altiru mi petas vian seĝon al la fajro kaj rakontu la detalojn de via kazo.”

“Estas neordinara.”

“Neniu kazo, kiun mi traktas, estas ordinara. Mi estas la fina kasacia kortumo.”

“Kaj tamen mi devas demandi ĉu vi iam ajn aŭdis pri misteraj kaj neklarigeblaj eventoj ol tiuj kiuj okazis ĉe mia familio.”

“Vi interesigas min,” diris Holmso. “Bonvolu rakonti la esencajn faktojn, kaj poste mi demandos pri tiuj kiuj laŭ mi estas plej gravaj.”

La junulo altiris la seДќon Дќis la kameno kaj puЕќis la malsekajn piedojn al la fajro.

“Mia nomo,” li diris, “estas Johano Openŝavo, sed laŭ mia opinio tiu terura afero ne rekte koncernas min. Estas hereda afero, do por klarigi, mi devas rakonti pri la komenco de la afero.

“Mia avo havis du filojn – mian onklon Eliĝo kaj mian patron Jozefo. Mia patro havis malgrandan fabrikon ĉe Koventrio,[4] kiun li pligrandigis pro la inventado de la biciklo. Li patentis la Openŝavan nerompeblan pneŭmatikon, kaj li komercis tiom sukcese ke li povis emeritiĝi riĉeege.

“Mia onklo Eliĝo elmigris al Usono, kiam li estis junulo kaj iĝis plantisto en Florido, kie oni diris ke li faris bone. Je la tempo de la enlanda Usona milito li batalis en la armeo de Ĵaksono,[5] kaj poste sub Hudo,[6] kaj li koloneliĝis. Kiam Lio[7] kapitulacis, mia onklo revenis al sia bienego, kie li restis tri-kvar jarojn. Ĉirkaŭ 1869-1870 li revenis Eŭropen kaj transloĝiĝis al malgranda bieno en Susekso, apud Horshamo. Li gajnis konsiderindan monsumon en Usono, kaj la kialo por sia foriro estis lia antipatio por la negroj, kaj ke li malŝatis la politikon de la Respubliko pro tio ke oni balotrajtigis ilin. Li estis kuriozulo furioza kaj kolerema, tre sakrema kaj de retiriĝema dispozicio. Dum la jaroj kiam li loĝis ĉe Horshamo, mi dubas ĉu li iam ajn vizitis tiun urbeton. Li havis ĝardenon kaj du-tri kampojn ĉirkaŭ la domo, kie li ekzercis, kvankam ofte dum sensekvaj semajnoj li neniam eliĝis el sia ĉambro. Li trinkis iom multe da brando kaj multe fumis, sed li neniam serĉis kunecon, kaj ne deziris amikojn, ne eĉ sian propran fraton.


Еще несколько книг в жанре «Детектив (не относящийся в прочие категории)»

Горный шиповник, Дарья Калинина Читать →