Размер шрифта:     
Гарнитура:GeorgiaVerdanaArial
Цвет фона:      
Режим чтения: F11  |  Добавить закладку: Ctrl+D
Следующая страница: Ctrl+→  |  Предыдущая страница: Ctrl+←
Показать все книги автора/авторов: Doyle Arthur Conan
 

«La Д‰ashundo de la Baskerviloj», Arthur Doyle

ANTAŬVORTOJ DE LA TRADUKINTO

Mi neniel pardonpetas pro mia esperantigo de propraj nomoj en tiu ĉi traduko. Min ĉiam ĝenas fremdlingvaj nomoj, ofte por mi neprononceblaj, meze de Esperanta teksto, ĉar ili ĉiam hezitigas la rapidan fluon de mia legado. Ne nur tio, sed la fremdlingvaj nomoj ne akceptas nature adjektivigon aŭ adverbigon, kaj — plej grave — akuzativigon. Ne ekzistas regulo, kiu tekstas: La akuzativo estas deviga, krom en la kazo de propraj nomoj; aŭ: objekto ne ekzistas, kiam temas pri propraj nomoj. Agi tiel estas subtila subfoso de nia lingvo, kaj vidigas mankon de fido pri ĝi entute.

Alilandula fuЕќprononco de anglaj propraj nomoj nur konfirmas por mi mian sintenon.

En la kazo de Dr Watson (tiel), la nomo mem jam ŝajnas havi akuzativan finaĵon, kio estas maloportuna (ĉu Dr Watson'on — ba!), do mi uzas: doktoro Vatsono.

Vivanta homo eble havas rajton al sia nomo, sed tio ne nepre validas kaze de fikcia kreaДµo. Ni devas liberigi nin de imponiДќo antaЕ­ la nomaj ideogramoj, kaj restarigi la fluantecon de nia Еќatata lingvo!

Alia problemeto leviДќas jam en la titolo: temas pri la angla vorto hound, kiu tute ne sinonimas al la angla vorto dog (= hundo). Ењajnas, ke multaj aliaj lingvoj tute ne rekonas similan diferencon (france: Le Chien des Baskerville). La vorto hound jam entenas en si nuancon de minaco, Д‰ar Д‰iam Дќi sentigas pri Д‰asado (krom se oni uzas Дќin sarkasme aЕ­ satire). Pri hundoj ni britoj estas tre sentimentalaj, sekve The Baskervilles Dog (oni simple neniam dirus The Dog of the Baskervilles) pensigus nin nepre pri dorlotata hejma amiko. La vorto hound estas esenca al la etoso de la verko. Kaj sekve en la Esperanta traduko la uzado de Д‰ashundo estas nepre necesa. Tion cetere konfirmas Д‰iuj angla-Esperantaj vortaroj.

William Auld

Д€apitroВ 1

SINJORO ЕњERLOKO HOLMSO

Sinjoro Ŝerloko Holmso, kiu kutime ellitiĝis tre malfrue en la matenoj, krom je tiuj ne maloftaj okazoj, kiam li maldormis tutan nokton, sidis antaŭ la matenmanĝa tablo. Mi staris sur la apudkamena tapiŝeto kaj levis la bastonon postlasitan de nia vizitinto la antaŭan vesperon. Tio estis bela dika lignaĵo, tuberkapa, de tiu speco, kiun oni nomas penanga advokato[?]”. Ĝuste sub la kapo estis arĝenta bendeto, larĝa preskaŭ unu colon. “Al Jakobo Mortimero,M.R.K.Ĥ.[?], de liaj amikoj en MĈK” estis sur ĝi gravurita, kun la dato “1884”. Estis ĝuste tia bastono, kian kutimis porti pramodaj familiaj kuracistoj — digna, solida kaj kuraĝiga.

— Nu, Vatsono, kiel vi taksas ĝin?

Holmso sidante prezentis al mi sian dorson, kaj mi neniel signis al li mian okupiДќon.

— Kiel vi sciis, kion mi faras? Ŝajnas al mi, ke vi havas kapmalantaŭe okulojn.

— Tamen mi havas brilpoluritan arĝentumitan kafujon antaŭ mi, — li diris. — Sed diru al mi, Vatsono, kiel vi taksas la bastonon de nia vizitinto? Ĉar ni bedaŭrinde maltrafis lin kaj scias nenion pri lia komisio, tiu hazarda memoraĵo iĝas grava. Lasu, ke mi aŭdu vin rekonstrui la homon per esplorado de ĝi.

— Ŝajnas al mi, — mi diris, laŭeble imitante la metodojn de mia kunulo, — ke doktoro Mortimero estas sukcesinta maljuneta kuracisto, altestimata, ĉar tiuj, kiuj konas lin, donacis al li tiun ĉi atestaĵon pri sia ŝato.

— Bone! — diris Holmso. — Bonege!

— Al mi ŝajnas cetere, ke plej probable li estas kampara kuracisto, kiu sufiĉe multe vizitadas marŝe.

— Kial do?

— Ĉar tiu ĉi bastono, kvankam origine tre bela, estas tiom uzĉifita, ke mi malfacile imagas, ke urba kuracisto portus ĝin. La dika metala bastonpinto estas tute trivita, ĉar evidente li multe marŝis kun ĝi.

— Senmanke kredinde! — diris Holmso.

— Kaj cetere, jen estas la “amikoj de MĈK”. Mi konjektas, ke tio estas iu ĉasista klubo, al kies membroj li eble havigis iom da kuracista helpo, kaj kiuj reciproke donacis al li modestan memoraĵon.

— Vere, Vatsono, vi superas vin mem, — diris Holmso, retroŝovante sian seĝon kaj fajrigante cigaredon. — Mi nepre devas diri, ke en tiuj priskriboj, kiujn vi bonvolis publikigi pri miaj propraj modestaj plenumoj, vi kutime subtaksis la proprajn talentojn. Eble vi ne estas mem luma, sed lumon vi konduktas. Kelkaj homoj, kiuj ne estas geniaj, rimarkinde kapablas stimuli. Mi konfesas, kara homo, ke mi tre multe ŝuldas al vi.

Li neniam antaŭe diris simile, kaj necesas konfesi, ke liaj vortoj profunde plezurigis min, ĉar min ofte pikis lia indiferento pri mia admirado kaj miaj provoj por publikigi liajn metodojn. Mi ankaŭ fieris pensante, ke mi sufiĉe mastras lian sistemon por utiligi ĝin laŭ maniero, kiu gajnis lian aprobon. Li nun prenis la bastonon el miaj manoj kaj esploris ĝin dum kelkaj minutoj per senvitraj okuloj. Poste, kun mieno interesata, li demetis sian cigaredon kaj, portinte la bastonon al la fenestro, li traesploris ĝin denove per konveksa lupeo.

— Interese, kvankam elemente, — li diris, reirante al sia ŝatata angulo de la kanapo. — Certe troviĝas unu-du indikoj sur la bastono. Ĝi donas al ni fundamenton por pluraj induktoj.

— Ĉu mi ion neglektis? — mi demandis, iom memgravige. — Mi esperas, ke nenion atentindan mi pretervidis, ĉu?


Еще несколько книг в жанре «Классический детектив»

Third Girl, Agatha Christie Читать →