Размер шрифта:     
Гарнитура:GeorgiaVerdanaArial
Цвет фона:      
Режим чтения: F11  |  Добавить закладку: Ctrl+D
Следующая страница: Ctrl+→  |  Предыдущая страница: Ctrl+←
Показать все книги автора/авторов: Christie Agatha
 

«Murdo en la Orienta ekspreso», Agatha Christie

AGATHA CHRISTIE

 

MURDO EN LA ORIENTA EKSPRESO

 

tradukita el la angla lingvo de ETULO

 

PARTO 1 – LA FAKTOJ

 

ĈAPITRO 1 – GRAVA PASAĜERO EN LA TAŬRUSA EKSPRESO

 

Estis preskaŭ la kvina horo en vintra mateno en Sirio. Apud la kajo en Aleppo estis la trajno pompe nomata en la fervojaj horaroj la Taŭrusa Ekspreso. Ĝi konsistis el manĝ-vagono, dorm-vagono kaj du lokaj vagonoj.

Ĉe la ŝtupo de la dorm-vagono staris juna franca leŭtenanto, bele vestita per uniformo, parolanta al malalta viro tiom vestita, ke nenio el li estis videbla escepte de ruĝa nazpinto kaj la du pintoj de liphararo.

Estis glaciige malvarme, kaj tiu deĵoro adiaŭi gravan fremdulon ne estis enviinda, sed Leŭtenanto Dubosc bonhumore faris sian devon. Belsonaj frazoj elvenis el liaj lipoj en eleganta franca lingvo. Tamen, li tute ne sciis pri kio la afero temis. Estis onidiroj, kompreneble, kiel ĉiam estas en tiaj okazoj… La humoro de la generalo – lia generalo – pli kaj pli malboniĝis. Tiam alvenis ĉi tiu belga fremdulo – de malproksima Anglujo, ŝajne. Sekvis semajno kurioze streĉa. Poste certaj okazintaĵoj! Tre eminenta oficiro sin mortigis, alia eksiĝis, maltrankvilaj vizaĝoj sereniĝis, certaj armeaj ordonoj nuliĝis. La generalo – tiu de Leŭtenanto Dubosc – subite aspektis dek jarojn pli juna.

Dubosc estis aŭdinta parton de interparolado inter li kaj la fremdulo. “Vi savis nin, mon cher,” emocie diris la generalo, “Vi savis la honoron de la franca armeo – vi fortenis la elverŝadon de sango! Kiel mi povas danki al vi? Veni tiel malproksimen”

Al kiu la fremdulo (laŭnome S-ro Hercule Poirot) estis farinta decan respondon, kiu enhavis la frazon, “Sed ĉu vi ne memoras, ke iam vi savis mian vivon?” Tiam la generalo faris alian decan respondon, malpretendante ian meriton por tiu ago, kaj post pli da parolado pri Francujo, Belgujo, gloro, honoro, kaj tiaj aferoj ili ĉirkaŭpremis unu la alian kaj la interparolado finiĝis.

Ankoraŭ Leŭtenanto Dubosc ne sciis pri kio ĉio temis, sed al li oni donis la devon adiaŭi S-ron Poirot ĉe la Taŭrusa Ekspreso, kaj li fervore plenumis ĝin kiel estas dece por juna oficiro, kiu havas antaŭ si promesplenan karieron.

“Hodiaŭ estas dimanĉo,” diris Leŭtenanto Dubosc. “Morgaŭ, lundo vespere, vi estos en Istanbul.”

Ne estis la unua fojo, ke li tion diris. Konversacioj sur kajo, antaŭ la foriro de trajno, kutime enhavas ripetaĵojn.

“Vi estas prava,” konsentis S-ro Poirot.

“Kaj vi intencas pasigi kelkajn tagojn tie, ĉu ne?”

Mais oui. Istanbul estas urbo kiun mi neniam vizitis. Estus domaĝe trairi ĝin ― comme ca.” Li esprime klakis per la fingroj. “Nenio urĝas – mi restos tie dum kelkaj tagoj kiel turisto.”

La Sainte Sophie, ĝi estas tre bela,” diris Leŭtenanto Dubosc, kiu ne estis vidinta ĝin.

Malvarma vento blovegis trans la kajo. La du viroj tremis. Leŭtenanto Dubosc sukcesis kaŝe ekrigardi sian horloĝeton. Kvin minutoj antaŭ la kvina – nur kvin minutojn!

Kredante, ke la alia estis vidinta sian kaŝan ekrigardon, li rapidis paroli denove.

“Malmultaj personoj veturas en la nuna jarperiodo,” li diris, ekrigardante la fenestrojn de la dorm-vagono super ili.

“Konsentite,” diris S-ro Poirot.

“Ni esperu, ke vi ne estos neĝblokita en la Taŭrus!”

“Ĉu tio okazas?”

“Jes, ĝi okazis. Ne dum ĉi tiu jaro ĝis nun.”

“Do, ni esperu,” diris S-ro Poirot.” La raportoj pri la vetero en Eŭropo estas malbonaj.”

“Tre malbonaj. En la balkanaj regionoj estas multe da neĝo.”

“Ankaŭ en Germanujo, mi informiĝis.”

Eh bien,” diris Leŭtenanto Dubosc rapide, ĉar alia paŭzo ŝajnis ebla.” Morgaŭ vespere je la sepa kvardek vi estos en Istanbul.”

“Jes,” diris S-ro Poirot, kaj daŭrigis senespere, “La Sainte Sophie, mi aŭdis, ke ĝi estas tre bela.”

“Grandioza, mi opinias.”

Super iliaj kapoj la kurteno de dorm-kupeo estis forpuŝata kaj fraŭlino ekrigardis.

Mary Debenham malmulton dormis de kiam ŝi forlasis Bagdad la antaŭan ĵaŭdon. Nek en la trajno al Kirkuk, nek en la Ripoza Domo en Mosul, nek la lastan nokton en la trajno ŝi dormis kontentige. Nun, laca pro la sendorma kuŝado en la sufoka aero de sia tro varmigita kupeo, ŝi levis sin kaj elrigardis.

La loko devas esti Aleppo. Nenio vidinda, kompreneble. Nur longa, malbone lumigita kajo kun ie koleraj interparoloj arablingve. Du viroj sub ŝia fenestro parolis france. Unu estis franca oficiro, la alia estis malgranda viro kun grandega liphararo. Ŝi iomete ridetis. Ŝi neniam vidis iun tiom vestita. Devas esti tre malvarme ekstere. Jen kial oni tiom terure varmigis la trajnon. Ŝi provis pli malfermi la fenestron, sed ŝi ne sukcesis.

La Wagon Lit konduktoro venis al la du viroj. La trajno estis ekironta, li diris. Estus bone, ke monsieur eniru. La malgranda viro deprenis sian ĉapelon. Kian ovformatan kapon li havas! Spite siajn ĝenaĵojn Mary Debenham ridetis. Ridige aspekta vireto! La tipo de vireto, kiun oni neniam povas serioze konsideri.


Еще несколько книг в жанре «Классический детектив»

Занавес, Агата Кристи Читать →